WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
2 Samuel 18
20 - Sed Joab diris al li: Ne bona sciiganto vi estos hodiaŭ; vi sciigos en alia tago, kaj hodiaŭ ne sciigu, ĉar mortis la filo de la reĝo.
Select
1 - David prikalkulis la popolon, kiu estis kun li, kaj starigis super ĝi milestrojn kaj centestrojn.
2 - Kaj David metis trionon de la popolo sub la disponon de Joab, kaj trionon sub la disponon de Abiŝaj, filo de Ceruja kaj frato de Joab, kaj trionon sub la disponon de Itaj, la Gatano. Kaj la reĝo diris al la popolo: Mi ankaŭ iros kun vi.
3 - Sed la popolo diris: Ne iru; ĉar se ni eĉ forkuros, ili ne tre atentos nin; eĉ se duono de ni mortos, ili ne tre atentos nin; sed vi estas kiel dek mil el ni; tial estas pli bone, ke vi helpu nin el la urbo.
4 - Tiam la reĝo diris al ili: Kion vi deziras, tion mi faros. Kaj la reĝo stariĝis apud la pordego, kaj la tuta popolo eliris laŭ centoj kaj miloj.
5 - Kaj la reĝo ordonis al Joab kaj al Abiŝaj kaj al Itaj: Estu singardaj kun la junulo Abŝalom. Kaj la tuta popolo aŭdis, kiel la reĝo ordonis al ĉiuj estroj koncerne Abŝalomon.
6 - Kaj la popolo eliris sur la kampon kontraŭ Izraelon, kaj fariĝis batalo en la arbaro de Efraim.
7 - Kaj la popolo Izraela estis tie venkobatita de la servantoj de David, kaj tie estis granda venkobato en tiu tago: falis dudek mil.
8 - La batalo disvastiĝis tie sur la tutan regionon; kaj la arbaro pereigis pli da homoj, ol ekstermis la glavo en tiu tago.
9 - Kaj Abŝalom renkontiĝis kun la servantoj de David; Abŝalom rajdis sur mulo. Kaj la mulo trafis sub interplektitajn branĉojn de granda kverko, kaj lia kapo alkroĉiĝis al la kverko, kaj li ekpendis inter la ĉielo kaj la tero; kaj la mulo, kiu estis sub li, forkuris.
10 - Tion ekvidis unu homo, kaj sciigis al Joab, kaj diris: Jen mi vidis Abŝalomon, kiu pendas de kverko.
11 - Kaj Joab diris al la homo, kiu raportis al li: Se vi vidis, kial do vi ne batis lin tie sur la teron? mi donus al vi dek arĝentajn monerojn kaj unu zonon.
12 - Sed la homo diris al Joab: Se vi donus en miajn manojn eĉ mil arĝentajn monerojn, mi ne etendus mian manon kontraŭ la filo de la reĝo; ĉar antaŭ niaj oreloj la reĝo ordonis al vi kaj al Abiŝaj kaj al Itaj, dirante: Gardu al mi la junulon Abŝalom.
13 - Kaj se mi farus falsaĵon kontraŭ mia animo, nenio kaŝiĝus antaŭ la reĝo, kaj vi starus flanke.
14 - Joab diris: Mi ne perdos tempon kun vi. Kaj li prenis en sian manon tri lancojn, kaj enpikis ilin en la koron de Abŝalom, kiam ĉi tiu ankoraŭ estis vivanta inter la branĉoj de la kverko.
15 - Poste dek junuloj armilportistoj de Joab ĉirkaŭis Abŝalomon, batis, kaj mortigis lin.
16 - Tiam Joab ekblovis per trumpeto, kaj la popolo ĉesis postkuri la Izraelidojn; ĉar Joab haltigis la popolon.
17 - Kaj oni prenis Abŝalomon kaj ĵetis lin en la arbaro en grandan kavon, kaj oni metis super li tre grandan amason da ŝtonoj; kaj ĉiuj Izraelidoj forkuris ĉiu al sia tendo.
18 - Sed Abŝalom ankoraŭ dum sia vivo starigis al si monumenton, kiu troviĝas en la Valo de la Reĝo; ĉar li diris: Mi ne havas filon, kiu memorigus pri mia nomo; kaj li nomis la monumenton per sia nomo. Kaj oni nomas ĝin ĝis nun monumento de Abŝalom.
19 - Aĥimaac, filo de Cadok, diris: Mi kuros, kaj sciigos al la reĝo, ke la Eternulo faris al li juston kontraŭ liaj malamikoj.
20 - Sed Joab diris al li: Ne bona sciiganto vi estos hodiaŭ; vi sciigos en alia tago, kaj hodiaŭ ne sciigu, ĉar mortis la filo de la reĝo.
21 - Kaj Joab diris al Etiopo: Iru, diru al la reĝo, kion vi vidis. La Etiopo adorkliniĝis antaŭ Joab kaj ekkuris.
22 - Tamen Aĥimaac, filo de Cadok, parolis plue, kaj diris al Joab: Kio ajn estos, permesu ankaŭ al mi kuri post la Etiopo. Sed Joab diris: Por kio vi kuros, mia filo? venu, la sciigo ne estos agrabla.
23 - Kaj li diris: Kio ajn estos, mi kuros. Kaj tiu diris al li: Kuru. Kaj Aĥimaac ekkuris laŭ la vojo de la ebenaĵo, kaj kurantaŭiĝis antaŭ la Etiopon.
24 - David sidis inter la du pordegoj; kaj la gardostaranto iradis sur la tegmento de la pordego, super la muro, kaj, levinte siajn okulojn, li ekvidis, ke jen iu viro sola kuras.
25 - Kaj la gardostaranto ekkriis, kaj raportis al la reĝo. Kaj la reĝo diris: Se li estas sola, tiam bona sciigo estas en lia buŝo. Kaj dum tiu ĉiam pli alproksimiĝadis,
26 - la gardostaranto ekvidis, ke ankoraŭ alia viro kuras; kaj la gardostaranto ekkriis al la pordegisto, kaj diris: Jen ankoraŭ iu viro sola kuras. Kaj la reĝo diris: Ankaŭ ĉi tiu havas bonan sciigon.
27 - La gardostaranto diris: Mi vidas la kuradon de la unua, ĝi estas kiel la kurado de Aĥimaac, filo de Cadok. Kaj la reĝo diris: Li estas bona homo, kun bona sciigo li venas.
28 - Kaj Aĥimaac ekkriis, kaj diris: Paco al la reĝo! Kaj li adorkliniĝis antaŭ la reĝo vizaĝaltere, kaj diris: Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu transdonis la homojn, kiuj levis sian manon kontraŭ mian sinjoron la reĝon.
29 - Kaj la reĝo diris: Ĉu bone fartas la junulo Abŝalom? Aĥimaac respondis: Mi vidis grandan tumulton, kiam Joab sendis la servanton de la reĝo kaj vian sklavon, kaj mi ne scias, kio estis.
30 - Tiam la reĝo diris: Deturniĝu, kaj stariĝu tie. Kaj li deturniĝis, kaj stariĝis.
31 - Kaj jen venis la Etiopo, kaj la Etiopo diris: Bonan sciigon mi alportas al mia sinjoro la reĝo; la Eternulo hodiaŭ faris al vi juston kontraŭ ĉiuj, kiuj leviĝis kontraŭ vin.
32 - Kaj la reĝo diris al la Etiopo: Ĉu bone fartas la junulo Abŝalom? La Etiopo respondis: Kio fariĝis al la junulo, tio fariĝu al la malamikoj de mia sinjoro la reĝo, kaj al ĉiuj, kiuj malbonintence leviĝis kontraŭ vin.
33 - Tiam la reĝo malĝojiĝis, kaj li foriris en la superpordegan ĉambreton, kaj ekploris. Kaj, irante, li parolis: Mia filo Abŝalom, mia filo, mia filo Abŝalom! ho, se mi mortus anstataŭ vi, Abŝalom, mia filo, mia filo!
2 Samuel 18:20
20 / 33
Sed Joab diris al li: Ne bona sciiganto vi estos hodiaŭ; vi sciigos en alia tago, kaj hodiaŭ ne sciigu, ĉar mortis la filo de la reĝo.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget